🖥 Renkontiĝu kun ni rete!
16:00 - 17:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
Meksikanoj, sed ne nur, renkontiĝos rete por paroli Esperante!

Loka

Malgraŭ la nuna pandemia situacio monde, esperantistoj vigle aktivas uzante virtualajn rimedojn kaj ni, la klubanoj de la ĉefurbo de Meksiko, ne estas la escepto. Do, kiel kutime ni rekontiĝos en la venonta dimanĉo, la 12an de aprilo je la 16a meksikcentra horo, tio estas je la 21a horo laŭ la universala tempo kaj je la 23ah en la centro de Eŭropo.

Plej verŝajne ĉifoje ni havos gastojn ne nur de la ĉefurbo de la lando kaj ĉirkaŭaĵoj sed ankaŭ de aliaj meksikaj provincoj kaj eĉ de eksterlando, do ni tre kontentas pri tio.

Kion vi devas fari por ĉeesti? Sekvu la jenajn paŝojn:
1. En via komputilo aŭ saĝa poŝtelefono iru al https://8x8.vc/esperantomx, tiu ligo venigos von rekte al la renkontiĝejo.
2. Permesu la uzon de via mikrofono kaj kamerao.
Krome atentu ke:
- se vi konektiĝos pere de poŝtelefono, la unuan fojon oni venigos vin al paĝo por elŝuti la aplikaĵon.
- por ŝanĝi la lingvon, en la suba parto dekstre alklaku sur la tri punktojn (…) kaj elektu “Agordoj / Configuración”, serĉu “pli / más” kaj elektu esperanton aŭ alian lingvon, klaku sur  “Bone / Aceptar”
- Por skribi uzantnomon, iru denove al “Agordoj / Configuración” kaj sur “profilo / perfil” skribu nomon.
Dimanĉe antaŭ la kunveno, tiu ĉi rekontiĝejo estos malfermita por tiuj, kiuj antaŭe volas jam provi kiel la afero fukcias.
Do ĉiuj estas invititaj, komencantoj, kiel ĉiam estos tre bonvenaj.
Ĝis baldaŭ!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉