En Braunschweig ni renkontiĝas ĉiun kvaran lundon por kune lerni kaj praktiki Esperanton
LokaKurso
Michaela Stegmaier kunlabore kun GEA kaj "Haus der Kulturen Braunschweig e.V." ĉiun kvaran lundon invitas al Esperanto-kurso kun babilrondo. La partopreno estas senpaga, la uzata lernolibro kostas 10€
Ni lernas per la rekta metodo kaj malkovras esperantan kulturon. Novuloj estas bonvenaj.