Rezervu la merkredon, la 14-an de majo 2025 por bela promeno.
Kelkaj aktivuloj de "DrinkableRivers" tranoktos en Kruibeke kaj poste plupromenos al Antverpeno.
Jam kelkaj esperantistoj montris interesiĝon promeni kun la grupo. Estus bele se ni por la okazo portu ĉemizon kun surskribo rilate al Esperanto.
La horo de la ekpromeno en Kruibeke estos ĉirkaŭ la tagmezo.
Sed mi proponas kunveni merkrede je la 10:45 ĉe la skulptaĵo Cosmogolem en Scheldelei, Kruibeke. De tie ni iros kune al trinkejo Polder Noord kaj havos iom da tempo por trinki, manĝeti kaj babili.
Intertempe ni informiĝos ĝuste kie ni renkontos la grupon de Trinkeblaj Riveroj kiu sur la digo de la Skeldo ankaŭ alvenos en Scheldelei kaj poste ni kunpromenos.
La horoj de la tajdoj estas jenaj:
Malalta tajdo okazos (korektita por Kruibeke) je la 12:45
La alta tajdo okazos (en Kruibeke) je la 18:20. Tiu horo estas interesa momento por priatenti kiam ni post la promeno jam estos revenintaj al Kruibeke per la akvobuso. Tiam eblas bele spekti la akvofalon ĉe la kontrolita inundejo en Kruibeke.