Monda preĝotago por virinoj kaj por tutmonda paco 2024
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Oni organizas la internaciajn preĝtagojn jam ekde 1870! Kaj nun vi ankaŭ esperantlingve povas esti parto de tiu ĉi tradicio!

Internacia

Karaj geamikoj, 
 
la unua virina ekumena preĝotago okazis en 1870.
 
Jam ekde du jaroj vi povas esti parto de tiu ĉi belega tradicio ankaŭ esperantlingve. Kaj ankaŭ ĉijare ni, kristanaj esperantistoj kune preĝos ĵaŭde, je la 18:30 vespere laŭ la mezeŭropa tempo.
 
En 2024 la liturgion kunmetis virinoj el Palestino! La organizantoj elektis kiel temon kaj mesaĝon al la preĝotago la sekvontajn versiklojn: „Mi petegas vin ... toleru unu la alian kun amo.” (Letero al la Efezanoj 4,1-7)
Ni esperantigis la tekston de la liturgio kaj legos ĝin kune, ni preĝos por la virinoj kaj por la paco ĉie en la mondo.
 
En la 7a de marto, ĵaŭde vespere je la 18:30 (UTC +1) vi simple klaku tien ĉi:
 
Vi trovas la ligon ankaŭ en la paĝo de Eventa Servo!
Vi eluzu la eblecon esti kune kun kristanaj esperantistoj – kompreneble ne nur virinoj! Ĉiuj estas bonvenaj!
 
Vi trankvile dissendu la ligon al viaj esperantistaj konatuloj!
 
Koraj salutoj en la nomo de la organizantoj
Ágnes Ráczkevy-Eötvös
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com
agnes(ĉe)raczkevy-eotvos.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureKristana Kongreso 2022