🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-42. Konstruludo el papero. Stelaj poliedroj.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-42. Konstruludo el papero. Stelaj poliedroj.

InternaciaKurso

Ateliero – 42. Konstruludo el papero. Stelaj poliedroj.

Origamio kaj Esperanto similas al konstruludoj. En origamio vi povas konstrui modelon uzante unu kvadraton kaj faldi ĝin laŭ geometriaj linioj. Vi povas ankaŭ fari modulajn modelojn -  ebenajn aŭ tridimensiajn, farante el kelkaj kvadratoj samajn aŭ malsamajn modulojn kaj kunmetante ilin.  Ŝanĝo de kvanto aŭ de sekvo de tiuj moduloj ŝanĝas la formon de la modelo. Ni konstruas hodiaŭ modulajn stelajn  poliedrojn. Tiujn modeloj prezentos Alain Delmotte, esperantisto kaj origamisto el Belgio, kiu laboras kun blinduloj, kaj unu de liaj studentoj sukcesis fari tiun modelon. Provu faldi stelan poliedron. Eble vi sukcesos fari ĝin eĉ kun fermitaj okuloj ?


En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 
04.O7.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto