Katalin pri Vitroarto
13:00 - 15:00
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Nia gasto estos Katalin Kovats kiu ĉi-foje parolos pri vitroarto.

Internacia

Nia gasto estos Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, sed ĉi-foje ŝi parolos ne pri ekzamenoj, ne pri lingvolernado, eĉ ne pri akuzativo, sed pri sia hobio, la vitroarto. 
Katalin estas vitroartisto, kiu havis jam plurajn ekspoziciojn en Hago, kaj ŝiajn artaĵojn povis jam admiri ankaŭ  esperantistoj dum aranĝoj. 
Ĉi-foje Katalin virtuale prelegos por ni pri la teknikoj, per kiuj ŝi prilaboras vitron; pri vitrofandado, pri Tiffany-tekniko, pri perlofarado en flamo aŭ pri vitroblovado. 
Ĉar la prelego okazos pere de Zoom kaj ŝi parolos el sia hejmo, ni havos la eblon vidi ŝin labori en sia ateliero, admiri ŝiajn vitralojn kaj kelkajn el la grandaj artaĵoj, kiujn kutime ŝi neniam kunportas al ekspozicioj. Kompreneble vi povos starigi ankaŭ demandojn, kaj por tiuj, kiuj ŝatus prepari sin kaj por vidi kelkajn objektojn antaŭe ni konsilas viziti ŝian FB-paĝon: 
Informoj

www.facebook.com/KatalinJuvelina/...
katalin.kovats(ĉe)gmail.com
Hago

Partoprenontoj

4

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.


Aksel' el Hameleno


Mireille Grosjean


Andries Hovinga

kaj pli...

Administranto
Bert de Wit