La Lunda Grupo
17:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Babilrondo kies celo estas paroli en Esperanto sen krokodili ... ni renkontiĝas en Restoracio en Genève

Loka

La Lunda Grupo kunvenas ĉiun lundon (preskaŭ) ekde 20 jaroj en malgranda neformala restoracio malantaŭ la Stacidomo en Ĝenevo.  En nia grupo estas kvar naciaj lingvoj, do ni ĉefe parolas en Esperanto - estas logike, ĉu ne ?  Ni ŝatas diskuti pri lingvoj kaj kompari  esprimojn en la diversaj lingvoj.  Ni ankaŭ foje, legas tekstojn en Esperanto, interŝanĝas ŝercojn, kaj eĉ kunkantas.   Ni bonvenigas komencantojn kaj ankaŭ homoj kiuj volas informiĝi pri Esperanto.  
Se vi estas scivolulo, vizitu nian grupon !
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉