Monata kunveno de la grupo Esperanto Karlsruhe
19:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Babila pikniko

Loka

Ni denove piknikos ekstere. Ĉiu kunportu POR SI MEM manĝaĵon, manĝilaron kaj trinkaĵon, kaj ĉiu kunportu sursidaĵon (ekz. kovrilon aŭ piknikan seĝon).
Bonvolu atenti, ke NE estas necesejoj surloke.

Bonvolu ankaŭ atenti, ke dum la tuta renkontiĝo ni observu la rekomendojn kontraŭ disvastigo de koronviruso, ekz. gardado de interpersona distanco, por ke ĉiu sentu sin sekura.

En Karlsruhe rajtas renkontiĝi momente nur kvar domanarojn. "Aldonaj personoj" rajtas partopreni, se ili estas komplete vakcinitaj (kaj jam 14 tagojn pasis post via lasta vakcinado), aŭ se ili estas atestite resaniĝitaj de Covid-19!

GRAVE +++ GRAVE +++ GRAVE:
Ni bezonas vian antaŭan aliĝon, por ke ni scios,  ĉu vi apartenas al grupo de "domanaroj" (limigitaj lokoj!) aŭ al grupo de "aldonaj personoj". Se vi apartenas al grupo de "aldonaj personoj" bonvolu kunporti via(j)n atestilo(j)n. 

Ni renkontiĝos ANTAŬ la enirejo de Europahalle, Hermann-Veit-Str. 7. Hermann-Veit-Straße gvidas rekte al placo, kie troviĝas la enirejo de Europahalle. Je la 19a horo ni kune eniros la parkon Günther-Klotz-Anlage kaj serĉos taŭgan piknikejon. Se vi malfruiĝas, serĉu sternitan, verdan Esperanto-flagon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj