2 Februaro 2024 : Morti dece. Morti ne estas la malo de vivi ; vivo-fino postulas vivon ioman ankoraŭ ; kiel travivi, kiel organizi sian finan vivo-tempon ? Ĉu vi konis homojn, kiuj mortis en trankvilo ? Eviti suferojn al si (kaj al siaj parencoj/amikoj kiuj suferas pro vidado de agonio), ĉu tio ne estas la rolo de medicino ? Aŭ inverse, ĉu suferi (fizike, psikologie) estas esenco de la homa kondiĉo ? Ĉu memvolita eŭtanazio estas formo de krimo ? Ĉu leĝo devu kontroli tiun intiman aferon ? Ĉu religio ? Ĉu scienco ? Kia estas nia libereco pri tiu afero ? Ĉu "transhomismo - transhumanismo" alportas modernajn respondojn ? aŭ tio estas maniero malparoli pri la senco de la vivo ?
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !