🖥 Esperanto tago: 135 jaroj de Esperanto kaj 101-naskiĝtago de Lucija Borčić
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
La 26-an de julio 1887 aperis la Unua lernolibro de Esperanto. La 26-an de julio 1921 naskiĝis Lucija Borčić (+14.11.2015), unu inter la plej elstaraj kroataj Esperantistinoj kaj tradukistinoj.

Internacia

La Unua Lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887  en la presejo de Ĥaim Kelter en Varsovio. Vaste oni prifestas ĝin kiel "Tago de Esperanto".
Samdate, sed en la jaro 1921 sur la insulo  Vis naskiĝis Lucija Borčić unu inter la plej elstaraj kroataj Esperantistinoj kaj tradukistinoj. Dank' al ŝia  senlaca traduka laboro Esperantistoj tra la mondo havas eblecon ekkoni perlojn de la kroata litreraturo.
Ankaŭ ŝi mem verkis la poemojn kaj partoprenis la konkursojn. Por iuj poemoj ŝi ricevis ankaŭ premiojn.

Kroata Esperantista Unuiĝo, jam tradicie okaze de la Tago de ŝia morto (14.11.2015) okazigas la Memorialon (ĉi-jare ĝi estos la 7-a) kadre de kiu okazos 95-a AMO-seminario.
 
Programo:
- 135 jaroj de Esperanto
- Lucija Borčić, kroata esperantistino, tradukistino, vortaristino
- Lanĉo de la 6-a Tradukkonkurso "Lucija Borčić"
- Lanĉo de la 3-a Foto-konkurso "Kroatio de via okulo"


Paĝo pri Lucija Borčić ĉe Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lucija_Bor%C4%8Di%C4%87

La memorkunveno okazos per ZOOM.
Oni povas aliĝi, sendante retmesaĝon al: hes.keu@gmail.com
Limdato por aliĝo: 26-a de julio 2022 je la 12-a horo (UTC+2)
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto