🖥 Prelego de Prof. Vicente Manzano-Arrondo (Viko) en IrEK-9: "Kelkaj defioj por la internaciaj esploradoj pri la homa konduto. La projekto NiFARU"
17:00 - 18:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Vicente Manzano-Arrondo (Viko) kun la temo "Kelkaj defioj por la internaciaj esploradoj pri la homa konduto. La projekto NiFARU"

Priskribo de la prelego: NiFARU estas ambicia projekto, per kiu oni klopodas stimuli la esploremon de la ĝenerala popolo kaj solvi bezonojn de la esploristoj pri la homa konduto. Ĝi realiĝas de Esperanta animo kaj klopodas ĝuste respondi plurajn defiojn, kiuj aperas kiam la esploradoj okazas en plurlingva kaj plurkultura medio.

Pri la preleganto: Vicente Manzano-Arrondo (Viko) estas profesoro pri esplorado de la homa konduto en la Universitato de Seviljo, Hispanujo, kunfondinto de kelkaj sociaj movadoj kaj de la Esperanta entrepreno Civiencia, kies celo estas demokratiigi la sciencon.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto