🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero- 67. Mandaloj por malstreĉiĝo, meditado kaj feliĉo
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero- 67. Mandaloj por malstreĉiĝo, meditado kaj feliĉo

InternaciaKurso

Ateliero- 67. Mandaloj por malstreĉiĝo, meditado kaj feliĉo

Mandaloj, tiuj geometriaj desegnoj en formo de floro aŭ multradiaj steloj,
faritaj per kolora sablo, fadenoj, aŭ kiel pentraĵo sur papero, prezentas la
Universon kaj estas ligo kun la persono, kiu faras tiun mandalon. Mandaloj
estas uzataj en meditado kaj ankaŭ en art-terapio por malstreĉiĝo kaj pli
aŭtentika kompreno de si mem. Origamio donas perfektan eblecon same fari,
kiam ni faras modulajn modelojn en formo de steloj , multpetalaj floroj aŭ
dekoraĵoj. Hodiaŭ ni mem povas fari mandalon, kiun instruos ege talenta
origamiisto kaj esperantisto el Brazilio, aŭtoro de ĉiuj afiŝoj de nia EsperOri
ateliero, Karlos Olivejra.


En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
20.02.2022, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto