🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Veteranoj memoras, veteranoj parolas

Kunveno/Evento

2025

La 25a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 1an de decembro, 2025, je la 15:00 UTC.  Ĝi daŭros 60 minutojn.  (Aliĝo-adreso sube).  Venu kaj helpu plani por la venonta sesio, la venonta jaro.

2026

La 5a de januaro:  Gian Carlo Fighiera, Italio, Esperantistiĝis en 1947.

Februaro:  ?
Marto:  ?
Aprilo:  ?
Majo:  ?
Junio:  ?
Julio:  ?
Aŭgusto:  ?
Septembro:  ?
Oktobro:  ?
Novembro:  ?
Decembro:  ?

**********

Baldaŭ, januare, 2026, en la ĉiumonataj, zoomaj kunvenoj de VEK-anoj okazos ŝanĝo por lanĉi la trian jaron de tiuj virtualaj renkontiĝoj.  La unua parolado estos kun Gian Carlo Fighiera, veterano de pli ol 75 jaroj!

El kio la nova VEK-formato konsistos?  Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.

Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando.  La komenco, la mezo, la nuno.  La motivoj, la bariloj.  La ĝojo, la malfacilaj momentoj.

Finvenke, raŭmisme.  Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.

Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.

Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
 
***
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite: Kunven- identigilo: 815 1500 4796  Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto