Tradicio de la Novjara Renkontiĝo kiun ni bedaŭrinde ne povas ĉeesti ĉijare:
Skribu ĉion malbonan de kio vi volas seniĝi sur paperajn slipetojn - atentu ke ili estu vere malgrandaj, facile bruliĝu sen kaŭzi danĝeran fajregon, ne enhavu plastaĵojn ktp.
Ni kune bruligos la slipetojn - ĉu ekstere en via ĝardeno, ie en sekura !!! loko, ĉu ene en kamenofajro aŭ en poto kiu naĝas en akvo. Elektu la plej sekuran manieron por via ritualo kaj dividu kun ni laŭdezire viajn malbonaĵojn.