🖥 Reta deklam-konkurso por prezentado de Boteva kaj renesanca poezio kaj prozo
Tradicia konkurso en la kadroj de la Botev-Tagoj en Vraca, Bulgario

Konkurso

INVITO: Partoprenu rete en la 25a deklam-konkurso por prezentado de Boteva kaj renesanca poezio kaj prozo!
 
Bulgara Esperanto-Asocio invitas vin partopreni en la 25a nacia deklam-konkurso enkadre de la Botev-tagoj 2021 en Vraca.
Pri la konkurso:
Fine de majo en Vraca tradicie okazas solenaĵoj omaĝe al
Ĥristo Botev – poeto kaj revoluciulo, unu el la herooj de la bulgara batalo por nacia libereco. En la kadroj de la solenaĵoj jam 24-foje okazis ankaŭ deklam-konkursoj, en kiuj aktive partoprenis geesperantistoj el la tuta lando. Ne malofte partoprenis ankaŭ gastoj el aliaj landoj.
En 2021 pro la pandemio la konkurso estos reta. Tio faciligas partoprenon de geesperantistoj el eksterlando. Ni tendas aliĝojn de alilandaj samideanoj!
Vidu
sube la ĝeneralan statuton de la konkurso.

Kial partopreni?
  • Por helpi al Bulgara E-Asocio vidigi, ke la bulgara E-movado plu viglas.
  • Por gajni premion.

Kiel partopreni en Esperanto?
Elektu verkon, kiun vi ŝatus prezenti. (Vidu kelkajn elektitajn verkojn de Botev tie ĉi.)
  • Ne estas deviga kondiĉo lerni parkere – vi rajtas ankaŭ legi!
  • Registru vian prezentadon en video-formato MP4, kodeko 264, rezolucio ne pli granda ol 1920×1080.
  • Komencu la registradon per mallonga sinprezento: propra nomo kaj familia nomo; aĝo, lando, urbo, institucio (se vi partoprenas je la nomo de institucio), nomo de la verko kaj aŭtoro.
  • Ĝis la 20a de majo 2021 sendu la mp4-dosieron retpoŝte al botev@espereto.com. Se la dosiero estas tro granda kaj via retpoŝto ne akceptas ĝin, vi povas alŝuti al ajna preferata de vi nuba servo kaj sendi retpoŝte la ligilon.
  • Se vi havas teknikajn demandojn aŭ problemojn, ne hezitu skribi al botev@espereto.com!
  • Se vi neniel povas mem registri, eblus interkonsenti kun Mariana Evlogieva pri sesio per Skype, Facebook aŭ alia mesaĝilo, kaj ŝi registros. En tiu ĉi okazo limdato por la sesio estas la 15a de majo.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bea.espereto.com/botev-konkurs-vra...
botev(ĉe)espereto.com

Interesiĝintoj

Administranto