Beneluksa Kongreso 2021
Organizita de la Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o)

Internacia

La Beneluksa Kongreso okazis en Charleroi.

Foto- kaj filmetoraporto pri la kongreso: https://mallonge.net/bk2021-fotoj 

CFE55133-B735-4EC1-B007-EED4F6505A22.jpeg 1,84 MB













Loko: Junulargastejo de Charleroi, je promena distanco de la stacidomo. Estas rekta trajno de Antverpeno/Bruselo al Charleroi. Se vi venos de for, ni rekomendas grupe vojaĝi ene de Belgio per Standard Multi (Rail Pass).

Aliĝilo

Ne plu eblas aliĝi per reta formularo. Kontaktu nin per retpoŝto por ekscii pri ebloj.

Programo


Ĵaŭdo

  • 11:00 (ekde) akcepto. Ni rajtas lasi valizon en la gastejo.
  • 12:30 tagmanĝo en la gastejo
  • 14:00 trankvila ekskurso en la urbo Charleroi mem. Piedpromenado tra la centro de la urbo kun deko da vidindaĵoj. Vidi la mapon.
  • Alternativa programo por ne-ekskursemuloj: 
    • Teknika helpo: individua helpado fare de Yves. Ekzemple: ĉapelitaj literoj, vortaroj, Vikipedio, literumilo. Kunportu viajn ilojn por ke li agordu ilin.
    • Paroliga rondo gvidota de Piet Glorieux
  • 18:30 vespermanĝo en la gastejo
  • 20:00 biergustumado (Valère Doumont): por homoj kiuj ŝatas malkovri strangajn bierojn --> ni gustumos 6 eksterordinarajn bierojn el Belgio aŭ eksterlando. Mi certe surprizos vin!  (eta krompago)
  • 20:00 Filmoj
    • Waarom Esperanto: intervjuo kun Yves - en la nederlanda, kun subtekstoj en Esperanto.
    • 1945: "La 12an de aŭgusto 1945, la 11an horon. Du misteraj stranguloj nigre vestitaj, judoj, eltrajniĝas en hungara vilaĝo. Dum rusoj ankoraŭ okupadas la regionon, la vilaĝanoj prepariĝas por la edziĝo de la filo de la vilaĝo administranto. La eks-fianĉo de la novedzino revenas de prizono. Ene de kelkaj horoj, ĉio ŝanĝiĝas."

Vendredo

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 07:30 meditado gvidota de Jean Annet
  • 10:00 ĝenerala asembleo de la Valona Esperanto-Asocio
  • 10:00 laborkunsido pri la estonteco de la Flandra Esperanto-Ligo
  • 10:00 kurso por komencantoj fare de Fransuaz
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 kunsido de Belga Esperanto-Federacio
  • 14:00 filmo Night on Earth (Nokto sur Tero): "Kolekto de 5 rakontoj pri taksiŝoforoj en 5 diversaj urboj en Usono kaj Eŭropo dum la sama vespero/nokto."
  • 16:00 kantateliero kun Ankie kaj Nanne de Kajto
  • 17:30 prezento de Fonduso Instigo fare de ĝia kreinto Yves Nevelsteen: kiel efike finance subteni la projektojn Eventa Servo, Komputeko, esperantigo de programoj kaj retejoj ktp?

 
 





  • 18:30 vespermanĝo
  • 20:00 arta vespero kun la fama frisa duopo Kajto! La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado. Legu pri Kajto en Vikipedio.

6D25C580-25E2-4D59-877D-12C0F8A056C3.png 810 kB












  • 22:00 Lode prezentos sian ludon La Granda Vojaĝo, sekvata de ludvespero (en la trinkejo).

Sabato

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 07:30 meditado gvidota de Jean Annet
  • 09:15 neformala diskutrondo pri la kronviruso (gvidas Catherine)
  • 10:00 libroservo
  • 10:00 kurso por progresantoj fare de Alex Humet
  • 10:00 kurso por komencantoj fare de Fransuaz
  • 10:00 paroliga rondo por ne-kursemuloj gvidota de Piet Glorieux
  • 11:30 prelego de Yves Nevelsteen pri oftaj eraroj en Esperanto
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 grupa ekskurso al la lifto de Strepy-Thieu per buso
  • 14:00 alternativa programo por la ne-ekskursemuloj
    • koncerto de Johan Van Eenoo: fretocitroj (kordinstrumentoj)
  • 18:30 vespermanĝo
  • 19:30 biergustumado (Valère Doumont): ni gustumos 5 malsamajn bierojn el 5 malsamaj belgaj stiloj (gueuze/lambic, belga IPA, triple, bruna, kristnaska/vintra). (eta krompago) 
  • 19:30 karaokeo: Jeanne, Eric kaj Catherine kunkantigos nin
  • 20:15 Henrri De Sabates, la kreinto de la Assimil-ekzercaro, mallonge prezentos sian verkon per filmeto. Legu pri ĝi en Espéranto en marche - paĝo 13. Andreas kaj Yves invitos vin al la studosemajnfino en Nederlando kaj al la novjara renkontiĝo Luminesk en Germanio. Legu pri ĝi en Espéranto en marche - paĝo 19.
  • 20:30 Kvizo sen vizo, prezentota de Klaas Dijkstra. La kvizo vin direktos al ĉiuj anguloj de la terglobo, kaj eĉ ekster tio. Per demandoj tekstaj, aŭskultendaj kaj laŭvidaj, la partoprenantoj faros virtualan vojaĝon, kiu ne eblis en la lasta jaro: kien nun?
 
image.png 61,1 kB







  • 22:00 Ludvespero: La Granda Vojaĝo, skrablo kaj aliaj tabloludoj (en la trinkejo).

 
 












Dimanĉo

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 07:30 meditado gvidata de Jean Annet
  • 09:30 "Henrri De Sabates, la kreinto de la Assimil-ekzercaro, mallonge prezentos sian verkon per filmeto. Legu pri ĝi en Espéranto en marche - paĝo 13.
    Andreas kaj Yves invitos vin al la studosemajnfino en Nederlando kaj al la novjara renkontiĝo Luminesk en Germanio. Legu pri tiuj eventoj en Espéranto en marche - paĝo 19.
    Lode prezentos la asocion Movado sen Nomo.
  • 10:00 kurso por komencantoj fare de Fransuaz
  • 10:00 libroservo
  • 10:00-10:45 kurso por progresantoj fare de Alex
  • 10:45-11:30 prelego de Jean Annet pri Urantio kaj pri la traduko de la Urantia libro al Esperanto.
  • 11:30 prezento de Klaus Leith de la UEA/EEU-kampanjon pri la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo" (vidu la UEA-vikipaĝon). Prezento de ĉirkaŭ 45 minutoj, laŭeble kun aldona tempo por posta diskuto.
  • LASU VIAJN PAKAĴOJN EN SALONO DE HEUG
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 promenado por la malfruaj forirantoj (Valère: sporta/urbex sur la ŝutmontoj) NULIGITA
  • 14:00 vizito al la ekspozicio Têtes de l'art- Rockerill Résident. Kunordigas Valère. En la granda ĉambro de la Rockerill, 35 artistoj de Charleroi ekspozicias siajn verkojn. Kio konektas ilin? Ili ĉiuj estas netradiciaj! Grandega porko farita el miksaĵo, same kiel 5-metra alta metala gitaristo / roboto ekster la Rockerill, certe surprizos vizitantojn de la momento, kiam ili alvenos. En la konstruaĵo la montrataj verkoj (pentraĵoj, fotoj, metalaj skulptaĵoj, serigrafioj, glumozaikoj, ceramikaĵoj, ktp.) Samas: defiaj, seriozaj, amuzaj, eĉ tute frenezaj ... "Les Têtes de l'Art" Arto-Kapoj (vortludo surbaze de Fr "tête de lard" = obstina homo, persistemulo, ...) kunvenigas artistojn, kiuj ne pretendas iun manifeston. "La principo, kiu kunigas la grupon, estas renkontiĝoj kaj per tio riĉigas sian rilaton al la mondo kaj ankaŭ faras ilian arton rekta ligo kun la vivo", substrekas Delphine Patiny, kunordiganto. Delphine akceptos nin dimanĉe, ekde la 2a ptm. 
  • 14:00 libera vizito  (sen ĉiĉeronado) al la fotomuzeo en Mont sur Marchienne, 5 km sude al la stacidomo. Ĝi estas atingebla per aŭtobusoj (linioj 70, 71, 170). Ĝi enhavas 2.200m² da daŭra fototoekspozicio kaj kelkajn provizorajn ekspoziciojn. Se vi intencas viziti ĝin, indas antaŭmendi lokon per la retejo www.museephoto.be.

 
 










Dosieroj