25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Ĉiujara semajnfina festo en la naskiĝurbo de LLZ

InternaciaLoka

 
En la 25aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 13-a ĝis la 15-a de decembro 2024, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.

Akceptejo – la 13-an de dec. ekde 17.00 kaj la 14-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendrede kaj sabate ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.

La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. Iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.


25_Dni_Zamenhofa_2024_banerki_1088x656_bok_2.png 312 kB