Celebrado de la Zamenhof-Tago en la sidejo de la grupo, en la centra kvartalo de la urbo.
Interalie ni rememoros la ĉi-jarajn okazintaĵojn, informos pri la preparlaboroj por la venonta Hispana Kongreso de Esperanto, kaj, antaŭ ol adiaŭi, ni vizitos trinkejon, kie daŭrigi la paroladon kaj kunmanĝi ion.