Ni temu pri ajnaj temoj... aktualaj aŭ ne... ekzemple :
Ĉu "anti-faŝistoj" luktas kontraŭ faŝismon ? aŭ praktikas faŝismon siaflanke ? Quentin Deranque, ekstrem-dekstrulo, esti murdita en Liono antaŭ kkaj tagoj de tia ekstrem-maldektra grupo La Jeune Garde (laŭ ĝenerala onidiro).
Ĉu vi scias, ke oni anoncas baldaŭan eksplodon de la giganta ruĝa stelo Betelĝuzo (α Orionis) ? Ĉu vi scias ke astronomoj ĵus konstatis, rigardante ĉielo-fotojn de antau pli ol 10 jaroj, ke simila stelo (M31-2014-DS1) ĉe Andromedo subite tute malaperis sen eksplodi ? Ĉu ne bedaŭrindas, ke ne ekzistu verdaj steloj ?
Kiuj filmoj, ekspozicioj, libroj plaĉis al vi dum la lastaj monatoj ?
Kion vi intencas fari, praktiki, produkti ?
Ĉu vi konas la kuriozan leteron de Gershom Scholem omaĝe al Franz Rosenzweig, de 26 dec. 1926 (franclingva traduko : https://www.idixa.net/Pixa/pagixa-1706111056.html) kiu temas pri uzi aŭ ne uzi la lingvon hebrean (adaptitan al nuntempo), kaj kiu citas Volapukon kaj Esperanton ?
[8 ĉeestintoj, ne samtempe ĉar la interparolado komenciĝis je finiĝo de la kurso de Elizabet. Ni pritemis pri diversaj temoj, notinde pri la filmo Himalia, pri la hajko-filmeto Malrezigne, kaj pri la letero de G. Scholem kaj rilatoj inter lingvo, religio kaj kulturo. Ni disiĝis je la 23-a.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.