Gastronoma Zamenhoftago
09:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
apud Chalon-sur-Saône (Burgonio)

LokaAlia

Cele de la venonta Zamenhoffesto, ni ĉiuj bezonas kaloriojn.
Pro tio ni organizas antaŭe gastronoman zamenhoftagon en vilaĝa (kaj kuireja) salono en Fragnes-la-Loyère, apud Chalon-sur-Saône.

Krom gustumi lokajn specialaĵojn, aliajn kulturaĵojn esperantajn ni pripensas.

Kun vi ni partigos bonhumoron, la elspezojn de la nutraĵoj kaj la omaĝon al Sinjoro Ludoviko, kiu kunigos nin esperante.
Eblas restadi surloke dum la semajnfino (multaj hoteloj troviĝas inter Fragnes kaj Chalon) por viziti kune la urbon kaj ĝian ĉefan muzeon pri Nicephore Niepce, la inventisto de la fotografio.

Burgonaj vinoj jam aliĝis kaj atendas vin kviete sed senpacience.

Bonvolu informi nin pri via partopreno antaŭ la 1a de decembro por ke ni kalkulu la kvanton da gustumaĵoj kaj aĉetu ilin per:

+33/06-86-87-08-66 (ankaŭ per Ŭatsapo) aŭ per la ĉi-apuda retadreso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉