🖥 EASP-prelegoj: "Babelo estu kompletigita! - Esperanto kaj lingvoj per filatelo" -James Piton- 26-Mar-22
17:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Tuj poste la prelego (55 minutoj) ni retkunsidos en iu bitĉambro por fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro "INTERVJUA ARENO" estos metita en la babilejon, dum la PREMIERO ĉe Jutubo. AVERTO: Ĉi tiu evento ankaŭ estos REGISTRITA kaj AFIŜITA ĉe JUTUBO

InternaciaLokaAlia

PRELEGO: https://www.youtube.com/watch?v=hFyvlMWQsVU
VINJETO: https://youtu.be/CZESVS7eT3s
INTERVJUA ARENO: https://www.youtube.com/watch?v=CuCBxoia47U

Prelego: 
# PRELEGANTO: "James Rezende Piton", el Paulínia, SP - Brazilo;
# TEMO: "Babelo estu kompletigita! - Esperanto kaj lingvoj per filatelo"
# Pri la PRELEGANTO: JAMES PITON
* James Rezende Piton (Paulínia, SP)
* Komputilisto, filatelisto, tradukanto kaj patro de du E-denaskuloj.
* Iama TEJO-estrarano (1995-97),
* Aktivulo de Esperanto-Ligo Filatelista (ELF/AREK),
* Li esploras pri E-filatelo, pri la ikonografio de Esperanto en la fruaj bildkartoj kaj pri Esperanto-korespondaĵoj, kiuj trairis ŝtatan cenzuron. Komitatano A de Brazilo por UEA (2000-2010) kaj Ĉefdelegito de UEA por Brazilo (2003-2013).
* Elektita Komitatano B de UEA por la periodo 2022-2025;

# RESUMO de la PRELEGO: 
Kvankam la poŝta komunikado estis superita de tiu per elektronikaj
komunikiloj, landoj en la tuta mondo plu eldonas multnombrajn
poŝtmarkojn kaj aliajn filatelaĵojn, ĉar ili estas alirebla fonto de
kulturo, arto kaj scioj. Esperanto montris sin en filatelaĵoj de dekoj
da landoj jam de pli ol cent jaroj. La Esperanto-filatelistoj ĉiam
aktive uzis la lingvon porl multaj internaciaj interŝanĝoj. Sed la
kolektado de filatelaĵoj ne estas nur individua aktivaĵo. Multaj
filatelistoj ekspozicias siajn kolektojn kaj la rezultojn de siaj
esploroj. En tiu ĉi prezento oni konatiĝos kun tiu arto, Filatelo, kaj
kun unu el tiuj multjaraj ekspoziciaj kolektoj, kiuj havas Esperanton
kiel temon. Oni diskutos ankaŭ pri la lingvaj elementoj, kiujn oni
povas esplori en plej diversaj filatelaj objektoj kaj kiel ili eniros
la ekspozician kolekton.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉