Ni prezentas kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de UNESKO-Kuriero, 2019 - 1.
Kurso
Preparitaj Paroladoj:
Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en Novembro, ni priparolos la numeron 2019-1 de UNESKO-Kuriero, kies ĉeftemo estas 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kaj vi povas elekti artikolon nun. Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com.
Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena. Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.
Ni kunvenos ĉiumonate en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo. Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 23an de novembro, 2019. Dum la novembra kunveno estos anoncita la numero de UNEKSO-Kuriero por la sesio de decembro.
La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj ĝis nun:
1) Italio, Claudia Maggi prezentos: Abdullahi Ahmed An-Na'im. Intervuo pri homaj rajtoj, la sekulara ŝtato kaj ŝario hodiaŭ. UNESKO-Kuriero, 2019-1, Paĝoj 47-49 (traduko: Potturu V. Ranganayakulu, Barato)
2) Danio, Pia Wettergren prezentos: La Sameoj en Jokkmokk: defii modernecon. UNESKO- Kuriero, 2019-1, Paĝoj 26-27 (traduko: Ursula Grattapaglia, Brazilo)
Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:
https://us02web.zoom.us/j/ Kunsid-identigilo: 849 1103 8825 Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj