Muziktago majo 2026
11:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Muzik-kunludado

Kunveno/Evento

  • Tiu ĉi muziktago okazos en Antverpeno, en la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo, je la 30a de majo, ekde la 11a horo. Tiuj kiuj volas, povas jam muzikumi antaŭ la tagmanĝo.
  • Ni povos kune manĝi tie, kun kafo aŭ teo, sed mem kunportu vian lunĉon.
  • Ni finos ĉirkaŭ la 17a horo. 

Por tiuj kiuj ne konas la muziktagojn: ni kune ekzercas kelkajn kantojn kun ukulelo kaj gitaro kiel akompanaj instrumentoj. La celo estas en septembro prezenti 4 aŭ 5 kantojn dum la Beneluksa Kongreso en la urbeto 'De Haan'. 

La kantoj estas:
  • Guantanamera
  • Himno al la Ĝojo
  • Blovas en la vent'
  • Kanto de maristo (laŭ la melodio de "La Paloma")
  • Dona

Jen la adreso: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen, ne tre for de la centra stacidomo (Antwerpen-Centraal).
Informoj

esperanto3000.be/programo/vespero...
lodchjo(ĉe)yahoo.com
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto