2. Esperanta Grimpado en Berlino
Ĉu vi volas grimpi kun aliaj Esperantistoj?
Ne gravas ĉu vi estas grimpa aŭ esperanta novulo / spertulo.
Ni renkontos en la Grimpejo Boulderklub Kreuzberg Berlin.
Kiam: 12:30 - 16:30 Dimanĉo, 12.05.2024
Kie: Boulderklub Kreuzberg (https://boulderklub.de/)
Prezo: Bileto (12.0 Euroj) + grimpŝuoj (4 Euroj)
Vi bezonas: Sporta vesto, eble malpeza jako (en la grimpejo ofte la temperaturo estas malvarma) kaj pendseruro.
Ĝis baldaŭ,
Ingrid kaj Philipp