🖥 BEJO- kaj BEL-Konferencoj
Prelegoj sekvataj de diskutsesioj

Internacia

Pro la koronvirusa pandemio bedaŭrinde plu estas malfacile okazigi ĉeestan tutbrazilan E-renkontiĝon. Pro tio, refoje la BEL-Konferencoj okazos virtuale, sub la organizo de GEA (Gaŭĉa Esperanto-Asocio) kaj la aŭspicioj de BEL (Brazila Esperanto-Ligo).

Krome, kune okazos la BEJO-Konferencoj, kiujn BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) revivigis komence de 2020 kaj ĉi-foje esceptokaze decidis okazigi kune kun la BEL-Konferencoj, sekvante ties strukturon.

Okazos ok prelegoj en du sinsekvaj semajnfinoj: 11-12/dec kaj 18-19/dec, ĉiam je la 16-a horo (laŭ UTC-3, t.e., je la 19-a horo laŭ UTC), kun po du prelegoj en ĉiu tago, sekvataj de diskutsesio. Krome, fine de la evento oni anoncos la rezultojn de la 2-a Literatura Konkurso Paulo Silas.

La prelegoj publike elsendiĝos per la Jutuba kanalo de BEJO, sed por plej komforte spekti ilin kaj krome partopreni la postajn diskutojn necesas aliĝi kaj aliri la Zoom-ĉambron.

Informiĝu kaj aliĝu en la retejo: https://bejo-bel-koj.esperantors.net.br/
Dosieroj