PRELEGO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
INTERVJUA ARENO: petu ligilon al Anna Lobo en annalightworker@gmail.com
VINJETO: https://www.youtube.com/watch?v=UfQZMvSSh68
Strukturo de la evento: 30 minuta prelego kaj tuj poste, en la sama bitĉambro, oni povos fari demandojn al la preleginto. La ligilo de la bitĉambro estos disvastigita de Anna Lobo (vidu ŝian retadreson malsupre). AVERTO: Ambaŭ eventoj, kaj prelego kaj intervjua areno, estos REGISTRITAJ kaj AFIŜITAJ ĉe JUTUBO
Prelego:
# PRELEGANTO: "Elías Hernández Capdevila", el Valencia, Hispanio;
# TEMO: "MALLONGA ENKONDUKO AL KRIPTOLOGIO"
# Pri la PRELEGANTO:
* Eks-profesia (jam feliĉa emeritulo) instruisto pri matematiko en mezlernejo;
* Eks-instruisto de komerca/praktika informatiko al laboristoj de grandaj entreprenoj (Microsoft Office, ...);
* Esperantistiĝis en 2007;
* Membro de la GRUPO ESPERANTO de VALENCIA;
# RESUMO de la PRELEGO:
Kiel oni povis, dum tiom da jarcentoj, sekretigi aŭ almenaŭ sekurigi la sekretajn mesaĝojn inter homoj (politikistoj, reĝoj, ...) antaŭ la ĝenerala uzo de komputiloj?. Tre mallonga enkonduko al KAŜADO kaj MASKADO de informo (literoj, ciferoj, simboloj).