Tutslovakia Esperanto-Kongreso 2023
La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”

Loka

La La Tutslovakia Esperanto-Kongreso (TEK) invitas vin al la urbo Nová Dubnica!
La aranĝo okazos de vendredo la 23-a ĝis dimanĉo la 25-a de Junio 2023 en Nová Dubnica (“Nova Kverkejo”). La ĉeftemo de la evento estos “Esperanto – kiel protekti kaj konservi nian kulturan heredaĵon”.

Venu viziti la novan sidejon de la Slovakia Esperanta Federacio, kaj partopreni la solenan sabatan malfermon kaj inaŭguron de la ekestanta “Esperanto-biblioteko kaj arkivo de Ján Vajs” (kiu portos nomon de Ján Vajs, omaĝe al liaj meritoj, faritaj por la slovaka Esperanto-movado).

Okazos diversaj prelegoj, prezentoj, vizito de proksima urbo Trenčín, koncerto kaj kunkantado kaj multo kaj sociumado kaj amikumado ankaŭ kun ekster-Slovakiaj partoprenantoj. Rilate al movada programo, okazos elektoj de la novaj organoj de SKEF - Slovakia Esperanta Federacio.

Se vi loĝas ekster Slovakio, vi havas rabaton de la aliĝkotizo!

Aliĝu ĉe la oficiala retejo!