🖥 Konferenco de la Akademio de Esperanto
Prelegserio okaze de la Zamenhof-festo

Internacia

Krom siaj retejo, letero… kaj partopreno en kelkaj kongresoj, la Akademio de Esperanto komunikas kun la publiko per Konferenco de la Akademio, prelegserio okaze de la Zamenhof-festo. La unua okazis pasintjare, la dua okazos la 14an kaj 15an de decembro, de la 14a ĝis la 15a40 UTC: dek akademianoj prezentos (per Zoom) prelegojn pri temoj interesantaj la Akademion kaj la ĝeneralan publikon.

Jen la programo de tiu ĉi konferenco:

Mekredon, 14an de decembro, 14a–15a40 UTC (15a–16a40 laŭ mezeŭropa horo)
  • Marc van Oostendorp: La interkonsento inter UEA kaj la Akademio pri KER-ekzamenoj
  • Brian Moon: Kiuj fenomenoj en la nuna lingvo-uzo plej ĝenas min kiel kritikeman uzanton de la lingvo?
  • Bak Giwan: Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike?
  • François Lo Jacomo: “Por eviti, ke Esperanto disdialektiĝu…”
  • Alexander Shlafer: La Akademio kaj la sorto de la litero ĥ.

Ĵaŭdon, 15an de decembro, 14a–15a40 UTC (15a–16a40 laŭ mezeŭropa horo)
  • Renato Corsetti: Diglosio aŭ dutavola lingvo: ĉu beno aŭ malbeno por Esperanto?
  • Kirilo Brosch: Esploroj pri interlingvistiko, kunlabore kun Sabine Fiedler
  • Duncan Charters: Lingvouzo kaj interkultura komunikado: kiel ili rilatas?
  • Grant Goodall: Esperanto kaj lingvistiko: pli ol cent jaroj da (mal)amikeco
  • Carlo Minnaja: Proklamo de la Laŭro de la Akademio 2022

Vi povos partopreni tiun ĉi kunsidon per la jena ligilo: https://us06web.zoom.us/j/87659400622
Pasvorto: 067485

François Lo Jacomo
Sekretario de la Akademio de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/11/akademio-17


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉