dumonata babilado pri eŭropaj aferoj : nova asocio Europokune, kaj UK en Graz
Kunveno/Evento
Jam de pluraj jaroj ekzistas la retejo europokune.eu, en kiu estas esplordosieroj de Europa Unio en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU, kaj foje en Esperanto. Tiuj dosieroj estis haveblaj nur en la angla (aŭ en malmultaj lingvoj), kaj nun ili estas haveblaj en multaj lingvoj. En la sama familio ankaŭ estas retejoj en naciaj lingvoj, europagemeinsam.eu, europeensemble.eu, europainsieme.eu kaj europajuntos.eu.
Tamen ne estis oficiala organizo por tiuj retejoj. Nun ekzistas oficiala asocio Europokune por zorgi pri tiuj retejoj, kaj pli ĝenerale por disdoni informojn en diversaj lingvoj, per uzo de aŭtomata traduko. La nomo estas en Esperanto, eĉ se la asocio estas laŭ franca leĝaro. Ni povos babili pri kiel uzi tiun asocion por progresigi konscion de homoj pri lingvaj malfaciloj en Eŭropo.
Ankaŭ en Eŭropo estos la venonta Universala Kongreso de Graz, dum la unua semajno de aŭgusto 2026. Pluraj membroj de EDE partoprenos tiun UK, do ni povos babili pri nia agado en UK : estos tablo en la Movada Foiro, ni havos kunsidon, kaj ankaŭ ni partoprenos la kunsidon de eŭropaj organizoj, kun EEU kaj la eŭropa komisiono de UEA.