Ĉar mi elmigros al Tanzanio, mia tuta havaĵo estas vendata. Kaj ankaŭ maj filinoj havas multon por vendi. Inter tio valoraj bildoj kaj manpentrita porcelano de Jakob kaj Armin Weidmann, persaj tapiŝoj, mebloj, vestaĵoj ktp.
Kaj memkompreneble multaj Esperanto-libroj.
De la vendoprofito de la Esperanto-libroj mi donacos la duonon por la akvorezervujo de la
Esperanto-Mezlernejo en Marambeko, Tanzanio. La reston mi utiligos por la kontruode mia Esperanto-lit-kaj-matenmanĝgastejo en Daresalamo en Tanzanio.
Ĉio devas malaperi! Do venu kaj kunportu, kion vi povas!
Kaj memkompreneble tio estas okazo renkontiĝi kun Esperanto-geamikoj, kaj ankaŭ estas manĝaĵoj!
Ankaŭ la domo aĉeteblas!