Moderna vagabondo "Unu el la plej oftaj demandoj ĉe Esperanto-eventoj estas 'De kie vi venas?' Kaj mi preskaŭ neniam scias kiel respondi.
Ses monatojn post la kovimkomenco, mi decidis forlasi mian hejmon por loĝi en lando, kiun mi eĉ ne povintus montri sur mapo en 2019. Mi loĝis mezlongan tempon en du novaj landoj, sed ekde 2023, mi restis en neniu loko pli longe ol ses monatojn. MI tamen ŝatas vojaĝi malrapide, kaj resti pli longe en la lokoj, kiujn mi vizitas.. En 2024, mi faris trajnvojaĝon de pli ol 6000 kilometroj dum unu monato.
Mi parolos pri miaj spertoj, kaj pri kiel mi organizas min por daŭre vagabondi."
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena (
LVS) kaj londona (
LEK) kluboj.
Petu la zoom-ligilon ĉe:esperanto-antwerpen@esperanto.beVi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj.
aŭ tra:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html