Paralela Universo 2025 en Vaŝingtono!
12:00 - 19:30
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
Grupa ekskurso al elstara muzeo kun manĝoj kaj tabloludoj

Kunveno/Evento

Aliĝu al nia renkontiĝo por ĝui mirindan tagon en Vaŝingtono! Komencantoj estas bonvenaj! Ni babilos kune, kaj kun Esperantistoj tra la mondo per la Telegramo-apo. Serĉu la verdan flagon! Trinkaĵoj kaj manĝoj estos aĉeteblaj, sed se vi ne volas manĝi/trinki, oni ne devigas mendon. Eniro al la Nacia Portretgalerio estas senpaga.

Ni renkontiĝos je la 12:00 en la restoracio Teaism en Penn Quarter, inter la metrostacioj Archives kaj Gallery Place. Proksimume je la 13:30 ni piediros al la Nacia Portretgalerio/Usona Muzeo de Arto (metrostacio Gallery Place) kie ni ĝuos gvidatan viziton kaj poste babilos kaj ĝuos  ludojn kaj origamion en la grandega kovrita korto. Tiuj lokoj estas tre proksimaj unu al la aliaj. Je la 17:30-a ni piediros trans la straton por vespermanĝi ĉe Ella's Pizza.

***  Perdita? Kontaktu la organizanton Margo per Meetup-chat.***

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉