Konferenco de Ĉeĥa fervojista E-asocio
aranĝo ne nur por amikoj de fervojo

Loka

15.10-17.10.2024 okazos konferenco de nia oraganizo ĈeFEA en penziono Pacifik en Ramzová, kiu troviĝas je fervojlinio Zábřeh-Jeseník en montpasejo inter montaroj Jeseníky kaj Rychlebské hory (750m.s.m). La loko estas ankaŭ atingebla per ŝoseo Hanušovice-Jeseník. Parkejo estas ĉe la penziono. Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per necesejo kaj duŝo, la plej granda nombro ĉambroj estas dulitaj, sed ne nur. Disponeblaj estas du komunaj kuirejoj. Invitilon kaj aliĝilon  ni aldonos.

La penziono vi povas trarigardi ĉi tie: Penzion Pacifik

Partopreni povas ne nur membroj de nia asocio. Ni ĝojatendas vin.

Informoj: cefea@centrum.cz

Dosieroj
Informoj

ifef.wz.cz
cefea(ĉe)centrum.cz
Ramzová ev.321

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLadislav Hakl

Administranto