Al la septembra ludado venis 8 homoj (kelkaj estis novaj partoprenantoj!) kaj ni ludis la jenajn 6 ludojn (neniuj el kiuj estis novaj, sed iujn ni longe ne plu ludis): Durch die Wüste, Solo, Tabuo en Esperanto, Hase und Igel, Dobble, kaj Attika.
La sekva ludado okazos dum sabato, la 19a de oktobro.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 19a de oktobro 2024 ekde la 14a horo, ĝis ĉirkaŭ la 21a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.
Organizanto: Jessica Grasso