Kio estis la plej frua kanto en Esperanto, kiam aperis la unua Esperanto-disko aŭ kasedo, kaj ĉu la tradicie konataj „unuaj” ekzemploj vere meritas tiun titolon? En tiu ĉi prelego la aŭskultantoj estas invitataj al malkovra vojaĝo tra la historio de Esperanto-muziko, dum kiu oni kritike ekzamenas popularajn rakontojn, demetas persistantajn mitojn kaj prezentas surprizajn historiajn trovaĵojn, ekde preskaŭ forgesitaj registraĵoj de la 1920-aj jaroj ĝis miskomprenoj pri la supozataj komencoj de la muzika movado. La prelego estas samtempe informa kaj distra, celante ĉiujn, kiuj interesiĝas pri muziko, historio de Esperanto aŭ simple ĝuas vidi, kiel firmiĝintaj „veroj” dissolviĝas antaŭ zorgema esplorado.
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:00 – 20:30 h (UTC+1). Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442 La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.