🖥 Alois Eder: Ne kredu ĉion, kion vi pensas
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

Alia

Alois Eder prelegas pri la libro de Valerija Sipos kaj Ulrich Schweiger „Ne kredu ĉion, kion vi pensas“, kiun li esperantigis el la germana. Ĝi temas pri la homa cerbo, kies kapablo ebligis al nia speco ekvivi en ekstreme diversaj medioj de nia planedo. Sed ĉiuj kapabloj entenas ankaŭ riskojn kaj kromefikojn. La cerbo gvidas ne nur ĉiujn korpofunkciojn, sed ankaŭ niajn pensojn, emociojn kaj kondutojn. La aŭtoroj estas spertaj psikoterapiistoj kaj psikiatroj kaj profunde konas sian fakon, tamen ili skribas popularscience kaj leĝerstile, ne por fakuloj, sed por konsilserĉantoj. La limo inter psikaj problemoj en la ĉituaga vivo kaj psika malsano ne estas strikta, sed flua. Ĝuste tiuj kapabloj kiujn ni plej bone regas, povas esti fonto de perturbo. Akcepti helpon ne estas honto, sed signo de saĝa zorgo por sia sano. La libro subtitolas: „Instrukcio por sana kaj feliĉa cerbo“. Kaj la klapteksto reklamas: „Ĝi  estas kvazaŭ psikoterapia hejmapoteko“.

AloisEder.jpg 69,6 {0}























NeKreduCionKionViPensas.JPG 74,6 {0}
























Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 - 21:00 h (UTC+1). Bonvolu demandi la enireblecon kaj enirkodon je info [ĉe] esperanto-hamburg.de.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉