Saluton al ĉiuj! Nova francilia junulara renkontiĝo en septembro!
Post ke kelkaj spertis IJKn, ni ŝatus dividi tiun sperton kun tiuj kiuj ne povis ĉeesti kaj paroli kieł ĉiam pri temoj kiuj gravas por ni!
📍Kie kaj kiam? Sabate la 5a de septembro je la 19a ni renkontiĝos en la drinkejo Le Gobe je la Adreso 14 strato de Bagnolet, 75020 Paris
Ke vi ĉeestis IJKn aŭ ne, venu por drinki (aŭ trinki laŭ via prefero😉) kun ni kaj ĝui bonan tempon!
Ni atendas vin tiam!