🖥 (Inter)Nacia Legado 2021
17:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Komuna lego de la dramo de Gabriela Zapolska "La moralo de sinjorino Dulska" (1906).

Internacia

 Per la komuna legado ni aliĝos al la tradicia, 10-a Pola nacia legado.
Por ĉi tiu jaro oni elektis la dramon de Gabriela Zapolska "La moralo de sinjorino Dulska" (1906).

Ĝi estas eksterordinara verko, kiu kondamnas hipokritecon kaj falsemon. Ni trovas en ĝi komikecon kaj amaran ironion, majstran bildigon de la roluloj kaj lingvosenton, sed ĉefe universalan moralan mesaĝon, kiu, nome de honesteco kaj justeco, igas nin kondamni malbonon. La teatraĵo de Zapolska riĉigis la  polan literaturon per grava socia pripensado.

Kroata Esperantista-Unuiĝo partoprenis jam kelkfoje la legadon, kaj nun ni invitas ankaŭ aliaj kiuj deziras aliĝi, ĉar ni uzos ZOOM.

Interesuloj bv. anonci sin ĝis la 14-a horo (la 4-an de septembro 2021)  al: hes.keu@gmail.com

Pli da informoj pri la verko esperantigita de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza kaj eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro por la Nacia Legado la 4-an de septembro 2021:
https://eo.wikipedia.org/wiki/La_moralo_de_sinjorino_Dulska
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

hes.keu(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto