🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — Bapto de la Sinjoro, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Kun ĝojo ni memorigu la gloran bapton de Jesuo Kristo en Jordano! 🤗 En la orienta tradicio de la Eklezio ĝi estas kunplektita kun la Soleno de la Epifanio — kvankam la du okazaĵoj distancas je jaroj, ambaŭ estas elmontriĝoj de la dieco de Jesuo Kristo, revelacioj pri Liaj dia gloro kaj sava misio. Ĝi rememorigu al ni ankaŭ la momenton en niaj vivoj, kiam ni mem estis instalitaj kiel membroj de la Korpo de Kristo per bapto en la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

Bapto de la Sinjoro, jaro B-01.png 380 kB
Liturgie la hodiaŭa festo estas fino de la Kristnaska tempo. Tamen tradicie en kelkaj landoj la kristnaska etoso daŭros ankoraŭ ĝis la Festo de la Prezentado de la Sinjoro, kiun ni celebros la 2an de februaro, kiu estas proksime ligita al la Naskiĝo.

Vizitu nin ĉe „La Liturgio de la Vorto”!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉