Se parolekzercoj havas versan formon, tiam ili estas pli facile elparoleblaj kaj eniras pli rapide en la memoron. Lingvolernado per poemoj estas tre taŭga rimedo por senpene akiri novan lingvon aŭ por plibonigi sian lingvoscion.
Anton Oberndorfer el Aŭstrio prezentos en sia prelego sian versoforman ekzercaron "Aŭskultu kaj ripetu" kiu ĉiusemajne aperas en la Esperanta Retradio.
Prelegos: Anton Oberndorfer
Lingvo: Esperanto
Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete ka ne estos registrata.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)