Nia Antverpena babilgrupo ekzistas jam 25 jarojn. Kutime ni estas 10-ope. Iam Iwona ankoraŭ klasike instruis, sed poste fariĝis vera babilgrupo. Regule ni faras gramatikajn ekzercojn i.a. de
edukado.net.
Ni komencas en septembro kaj finas fine de majo/komence de junio. Dum multaj jaroj ni organizis ekskursojn la unuan ĵaŭdon de julio. Lastajn jarojn ni organizas ilin dum la lerneja jaro. Nia kutimo estas ankaŭ niaj komunaj lunĉoj (ĉiu ion preparas): unua kaj lasta lecionoj, kristnaska, novjara kaj paska lunĉoj. Ni kutime renkontiĝas ĉiun duan ĵaŭdon inter la 10-12 horoj.