Kunveno en Groningen pri daŭripovo
15:00 - 21:00
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
De Esperanto Nederland en kunlaboro kun Germana Esperanto Asocio, en la kadro de Erasmus+

Alia

Vendredon, la 25an de novembro 2022 

Dum la posttagmezo ekde la 15.00 h vi povas iri al la ejo ‘Edanz’, kie estos kafo kaj teo. La komuna vespermanĝo estos siria manĝo (ekde la 18.00 h) preparita de Yamen Cuisine.
Kostojn: 25 €
(Ejo Edanz - van Oldenbarneveltlaan 6, 9716 EJ Groningen

Sabaton, la 26an de novembro  2022

Ekde la 9.30h ni kunvenos en la ‘Feithhuis’, en la centro de la urbo Groningen. (Feithhuis - Martinikerkhof 10, 9712 JG Groningen). Ni luis salonon (Stadszaal), kie matene prelegos Karène  Sanchez (Universitato Groningen) pri siaj esploroj ĉu la elekto de (inter)lingvo influas la kontaktojn inter Eŭropanoj kaj Mez-orientanoj. Poste Federico Gobbo faros enkondukon pri Esperanto. Ambaŭ prelegoj estos libere alireblaj de la publiko.  

Post la lunĉo en Feithhuis prelegos Hiddo Velsink pri geodezio rilate la gasminado en Groningen. En la fino de la posttagmezo estos gvidado tra la nova centro Forum, la misio de Forum estas montri la eblecojn de la futuro.  La kostoj por la lunĉo kaj gvidado estos 15 €
( Forum, Nieuwe Markt 1, 9712 KN Groningen)
 
Vespermanĝo okazos en la restoracio Hemmingway’s Cuba. Kostoj 32,50 €
(Hemmingway’s Cuba - Gedempte Kattendiep 23/1, 9711 PL Groningen)

Dum la dimanĉo estas aŭtobusekskurso, sed ne plu eblas aliĝi al tiu ekskurso. La buso estas plena. 
 
Bonvolu pagi la sumon al la konto de Esperanto Nederland en Capelle aan den IJssel -   
IBAN: NL10 TRIO 0786 8441 67   BIC-kodo: TRIONL2U 

Bonvolu konfirmi vian partoprenon ĉe Ineke, pagante la kostojn al Esperanto Nederland, ankaŭ indikante ĉu vi havas dieton aŭ manĝas vegetare aŭ vegane.

Ni esperas ke estos agrabla kunveno. Ĉu vi havas demandojn aŭ se vi deziras aliĝi? Kontaktu min:                   
Ineke Emmelkamp, tel. +31 6 36087071 aŭ +31 505718842 
sekretario@esperanto-nederland.nl 


Praktikaj indikoj:

Alveno per aŭto:

Parki ĉe Edanz: nur pagataj lokoj. Senpage vi povas parki en apuda industria kvartalo Smirnoffstraat kaj Van der Hoopstraat (10 minuta promeno). Aŭ senpage parki en la P+R Transferium Kardinge. De tie per aŭtobuso al la urbo. Por iri al Edanz uzu la haltejon Zaagmulderweg (linio 3 aŭ 4). 

Alveno per trajno:

NS-ĉefstacidomo Groningen – poste prenu aŭtobuson, linio 10 direkto Korreweg-Selwerd, haltejo J.C.Kapteijnlaan. Aŭ vojaĝu al la NS-stacidomo Groningen-Noord kaj promenu al Edanz 

 

Utilaj adresoj:

Feithhuis - Martinikerkhof 10, 9712 JG Groningen, salono Stadszaal 

Forum - Nieuwe Markt 1, 9712 KN Groningen

Hemmingway’s Cuba - Gedempte Kattendiep 23/1, 9711 PL Groningen

Retejoj: 

Publika trafiko: 9292.nl - Reisplanner OV & e-tickets trein, bus, tram, metro & veer

(Vi povas elŝuti du pdf-dokumentojn pri la programo en la dosierujo ĉi sube)

                                                   


 

   

Dosieroj
Informoj

www.esperanto-nederland.nl
sekretario(ĉe)esperanto-nederland.nl
Groningen

Interesiĝantoj

1

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Andries Hovinga

Administranto