Komuna tagmanĝo
12:30 - 14:00 (MET)
Eŭropo/Luksemburgo
Elekti horzonon
Okaze de vizito de Suzanne Roy el Kanado

Loka

Por komenci la novan jaron, Luksemburga Esperanto-Asocio  proponas ne prelegon sed komunan manĝon.

Dum la unuaj tagoj de januaro 2020 nin vizitos Suzanne Roy el Kanado, unu el la organizantoj de la venonta Universala Kongreso en Montrealo. Por bonvenigi ŝin ni organizos komunan tagmanĝon je 12:30 dimanĉe 5an de januaro 2020 en Munneref (Mondorf-les-Bains).

Detalojn de la aranĝo ni sciigos ĝustatempe al interesiĝantoj. Por havi lokon ĉe la manĝtablo, bonvolu anonci vin per retmesaĝo aŭ telefone al +352 621 282 705.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

brian.moon(ĉe)gmx.com

Interesiĝintoj

Administranto