52-a Internacia Esperantista Feriado en Lądek Zdrój
Esperantista ripozo en montaraj polaj kuracurboj

Alia

 
Tradicio Esperantista feriado organizita de Silezia Esperanto Asocio en Wrocław.
 
Ni volas daŭrigi bonajn spertojn ankaŭ dum ĉijara feriado, kiu okazos en la tagoj 30.08-7.09.2019. Koncertoj, kursoj, prelegoj, kantado, ekskursoj estas kutimo de multaj jaroj kaj plaĉas al partoprenantoj. La tago dividita (per tri manĝoj) je 5 partoj – matena gimnastiko, antaŭtagmezaj lingvaj lecionoj, posttagmezaj komunaj promenoj kaj vespera programo: kantado dancado ktp. ne lasas tro multe da tempo por „resti en la ĉambro kaj kuŝi sur sofo”, sed vere motivas al komuna agado. Mi povas garantii, ke denove estos interese kaj amuze Okazos lecionoj, multe da kantado kun akompano de instrumentoj (gitaro kaj akordiono), dancado, komunaj promenoj en belega kurac-urbo, kie oni povas manĝi bongustajn glaciaĵojn kaj trinki bieron. Estas vere bela, verda ĉirkaŭaĵo . En Lądek Zdrój ni logxos en domo APIS cxe la str. Cicha 1.

Teresa Pomorska, pomer@wp.pl 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

pomer(ĉe)wp.pl
Ladek Zdrój

Interesiĝintoj

Administranto