Ni povas denove renkonti unu la alian!
Pasigu kun ni belan tagon en Ieper (Belgujo, proksime al la franca landlimo)!
Rendevuo je 10h antaŭ la stacidomo (Maarschalk Fochlaan)
Programo:
10h30 : promeno en la Vestingen (parko sur la restaĵoj de la iamaj fortikaĵoj)
12h30-14h30 : pikniki en la parko, ĉirkaŭaĵo de Menenpoort (kunportu mem vian piknikon!)
14h30-18h : libera vagado en la urbo (muzeoj, terasoj, butikoj...)
18h : vespermanĝo en restoracio
De Ruyffelaer se vi volas kune kun ni vespermanĝi, plenigo de la ĉi-suba aliĝilo necesas
aliĝilo restoracio (limdato: merkredo 30 junio)
Ĝis tiam!
Piet Glorieux / poŝtelefono: +32 472 257 918
anoncu vian intereson pere de la ĉi-apuda retpoŝtadreso (super la mapo)