Ivan Illich (1926-2002) (https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Illich) estis filozofo, katolika pastro fama dum la jaroj 1970, kiu propagandis la nocion pro kunviveco, kunvivemo, specife laŭ la senco : arto vivi kun/per objektoj, iloj.
Ivan Illich asertis ke la industria viv-modo oponas kontraŭ komuna kun-vivado. Li ankaŭ oponis kontraŭ produktivismo : li opiniis ke produktado-sistemo ne povas senfine kreski, ĝi iam atingos limon ne transireblan.
Krom tio, en 1971 en la libro "La senlerneja socio" li kritikis la modernan eduksistemon : celante klerigi la homojn, la eduksistemo fakte produktas homojn misedukitajn, nesufiĉe penskapablajn, kaj obeemajn.
[11 ĉeestintoj, 5 botelojn de vino. Ni komence omaĝis al Jacques Le Puil (Ĵak Lepŭil') (1940-2026), kiu ĵus mortis ; JoPetro rakontis memoraĵojn, temis pri la E-kabaredoj en Parizo, kaj pri iliaj kunlaboroj (kanzonoj, moderna vortaro fr/eo). Poste, Bertrano ne nur prelegetis sed tute prelegis pri Ivan Illich (1926-2002), komence pri lia vivo (pastro, teologio de liberigo, poste pri tri aspektoj de lia verko : la kunviveco, aŭ la arto vivi kune, specife kun/per maŝinoj ; la pervivado, post kiam nova teĥnologio estiĝis deviga aŭ monopola ; la pervivindeco, aŭ kiam malavantaĝoj superas avantaĝojn -- multaj ekzemploj estis cititaj. Poste, Stefan' temis pri Jacques Ellul (1912-1994), kiu, kiam Stefan' studentis en Bordozo, estis unu el liaj profesoroj, humila tamen strikta, laŭ maniero iel "Sokratisma". Fine, ni ĉiuj agnoskis ke Esperanto estas tute kunvivinda aŭ kun-viv-efika afero, laŭ la senco de Illich, kaj ke niaj parol-rondoj bone vivkunigas !] sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.