Atentu! Ekde nun la programo komenciĝas jam je la 19a horo.
Kim Woo-Choong (1936–2019) estis fondinto kaj prezidanto de la sudkorea konzerno Daewoo ĝis ĝia kolapso en la jaro 1999. En 2006 li estis kondamnita al dek jaroj da malliberejo pro malĝustaj administrado kaj falsado de bilancoj. Krome, 21 bilionoj da ŭonoj (pli ol 20 miliardoj da eŭroj) el lia havaĵo estis konfiskitaj. Ni legas el libro, kiun li verkis, interalie ankaŭ en Esperanto, antaŭ la falo de la entrepreno.
Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.