Ne kredeble! Ni alvenis al la lasta monato de la jaro kaj ni senĉese renkontiĝis en 2019 por lerni pli pri la lingvo, praktiki ĝin, kunvivi, plifortigi nian grupon kaj ĝian celon.
Ĉu vi akompanos nin ankaŭ ĉifoje? La rendevuo estas en dimanĉo, la 8an de decembro je la 16ah. en la kutima renkontiĝejo; rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kiu troviĝas en: Circuito interior #193, col. Verónica Anzures.
La evento estas senpaga kaj eblas kunporti aŭ tie aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ĉu vi estas komencanto? Venu! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la grupo, bonvenas ankaŭ interesuloj kaj akompanantoj.
Ni atendas vin!