🖥 Prelego de Wolfram Diestel: "Reta vortaro ReVo, uzado kaj redaktado"
19:00 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Reta vortaro ReVo, uzado kaj redaktado

InternaciaLokaAlia

Tiu evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Reta Vortaro (ReVo) estas ĝenerala esperanta vortaro en Interreto, fondita en 1999. Ĝi havas esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj, multajn ekzemplofrazojn, nacilingvajn tradukojn, indeksojn, tezaŭron kaj du enretajn redaktilojn.

Wolfram Diestel estas la motoro malantaŭ ĝi; li donas superrigardon pri la vortaro, montras metodojn de konsultado kaj mallonge montras kiel funkcias redaktado.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be 

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.