Ŝakluda Grupo - Neformala, Amikeca Etoso
18:00 - 19:00
Ameriko/Los_Angeles
Elekti horzonon
Grupo kiu ŝatas ludi ŝakon. Ĉiuj estas bonvenaj.

Internacia

E-USA ĵus komencis Ŝakludan Fakgrupon kun du celoj:

1.      Ĝui ludi kune kun aliaj Esperantistoj en amikeca etoso.
2.      Inviti ne-Esperantistojn ludi kun ni, por ke ili eksciu ion pri Esperanto.

Kiel vi certe scias, ŝakludo estas batalo sur tabulo inter du personoj.  La nuna formo de la ludo aperis en suda Eŭropo dum la dua duono de la 15-a jarcento.  Evoluite el ĉaturanga, simila sed multe pli malnova ludo el Hindujo.  Hodiaŭ, ŝakoludo estas unu el la plej popularaj ludoj de la mondo, ludata de milionoj da homoj tutmonde!

Jen la nomoj de la ŝakpecoj kaj terminoj:

Esperanto | English
Ŝakludo     | Chess
Ŝaktabulo  | Chessboard
Ŝakpeco    | Chess piece
Peono        |  Pawn               
Ĉevalo       | Knight          
Kuriero      | Bishop         
Turo          | Rook                    
Damo        | Queen           
Reĝo         | King |                    
Ŝak!           | Check!
Mato          | Checkmate
Pato           | Stalemate
Aroki         | To castle
Pasante     | En passant

La nova grupo ludas kaj parolas Esperanton interrete ĉiun mardon vespere je la 18-a horo en Kalifornio (21-a en Novjorko).  Ni uzas ĉambretojn en Zoom kaj la senkostan ŝakprogramon “Lichess” (https://lichess.org/ ).  

Por partopreni, bonvolu kontakti Karlo Germany ĉe cjgermany@gmail.com  Li sendos al vi informon kun la ligilo Zoom kaj pri “Lichess.” (En “Lichess” vi rajtas elekti lingvon inkluzive Esperanton.)

Ni esperas ludi baldaŭ kun vi!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

cjgermany(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureCharles Mays